Source / pinned edition
Antaŭparolo al la «Fundamento de Esperanto»
Source of package eo.corpus.fundamento
- work
- urn:eo:corpus:clir:fundamento#FUNDAMENTO_ANTAUPAROLO
- kind
- urn:eo:corpus:clir:fundamento#constitution
Teksto en Esperanto
- edition
- urn:eo:corpus:clir:fundamento#FUNDAMENTO_ANTAUPAROLO_EO
- language
- eo
- officiality
- official
- materialisation
- PINNED_UNOFFICIAL_COPY
- life cycle
- —
Publications
| URI | Type | documentHash | Retrieved |
|---|---|---|---|
| https://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html | text/plain; charset=utf-8 | sha256:22d5a1c22a95c2ce241580015466749dd68b1f8ad4d711ccd3891972530f3256 | 2026-08-31T00:00:00Z |
Fragments — 11
paragraph/arhxaismo · paragraph · referenced by: 10
eo · official · sha256:9842a76a2a5a1c4822da0f10b4ce323c09d50ccefae54b87b406d4c8f12cb390EO
2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ
alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna,
ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi
la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan,
kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo
malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la
formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni
tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante
parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam
estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj
lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere
ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda
perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj
neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian
valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.Referencing norms: ArhxaismojEstasPresataj, DeklariNevalida, FundamentaEstasCxiamValida, MalnovaFormoFarigasArhxaisma, MalpermesoForigi, MalpermesoSangi, NeForigu, NeSangu, PresiArhxaismon, ProvoDeklariNevalida
paragraph/evoluo · paragraph
eo · official · sha256:8c6e536b0b9d93646d35be15406e0ce57e6cfa4f3a5afc60cccd06bc685321d4EO
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute
netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ
alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson,
ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam
disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa
netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon
ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante
pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la
netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke
tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala
kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per
nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna
literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj
sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la
Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn,
por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:paragraph/gvida-dokumento · paragraph
eo · official · sha256:c9a3e9edeb859f914be0077a4530457fd28ff5bae2a27bb8ad49cfba2d534639EO
La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata
kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu
volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la
diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj
pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj
amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas
eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj
kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas
troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel
konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta
enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas
oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone
distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas
troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj
kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj
esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas
aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi
en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta
kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de
unueco.paragraph/konkludo · paragraph · referenced by: 2
eo · official · sha256:2a260d6f6025a689f6d4eb49f4d470b70e616746788a354da37c0681bc245cfbEO
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas
antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia
lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam
netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio
decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la
ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ
reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la
« Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel
deviga, sed nur kiel rekomendata.Referencing norms: Oficialigi, PovoOficialigi
paragraph/kun-eraroj · paragraph · referenced by: 5
eo · official · sha256:2217b98d5a47f7133405440dc96200bc62de46137250a0211929255fc589dbf8EO
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj
represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti
netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en
la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en
la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin
trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi
permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto
estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en
tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi
volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo,
kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas
esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla
eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia
traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan
malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la
aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto;
sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la
ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar,
perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian
eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante
en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la
certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon,
kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al
mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos
trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti
netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta
dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian
ŝanĝon.Referencing norms: EraroEnTradukoNeEstasMalfelicxo, FundamentaEstasNetusxebla, NeklareconSolvasKomparo, PreserarojEstasKorekteblaj, TradukaEraroNeEstasKorektebla
paragraph/legxodonanto · paragraph · referenced by: 4
eo · official · sha256:50f4d226a694ec84ca4ecd75a942b6d53b0d06e3a81aced4a3d670d13323a47aEO
Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane
disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li
neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed
devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn
leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la
regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre
laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ
aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke
ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto
por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita
verko. Tial, por meti finon al ĉiuj
malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto
sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro
tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de
ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por
Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj
estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi
libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj
aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie,
ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti
rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas
kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona,
se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de
Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la
libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel
oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas,
korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la
esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de
nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel
deviga.Referencing norms: FundamentaEstasDeviga, NurTriVerkojEstasOficialaj, Observi, assert-h3cef5ae2cc245aeec17c4a25811aa0dbda41aeaada1c8f38d7235305b874e0b0
paragraph/netusxebleco · paragraph · referenced by: 1
eo · official · sha256:0fe84fb81e083156826ff3af6ba5f270d793ed456834b4449e0d17ab72338526EO
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule
progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi
neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj
estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,
― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la
ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam
ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo
estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej
ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala
leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj
uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj
personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato,
interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la
fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn
deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj
montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la
fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute
senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia
fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna
progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca
progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la
rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan
ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la
esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la
ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie
batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun
principon, estus la komenco de nia morto.Referencing norms: KomitatoDeRegistarojRajtasSangi
paragraph/novaj-vortoj · paragraph · referenced by: 1
eo · official · sha256:892e7929c19be4a2c8679411a4374332b97fea8089f7dd9500399888c42d7ad9EO
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam
nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas
rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante
pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj
ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas
ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun
personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur
vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni
povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia
vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj
estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin
en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la
Fundamento »Referencing norms: NovajVortojEstasRekomendataj
paragraph/privata-opinio · paragraph
eo · official · sha256:34127046ee672a76f2755176445eefd6d35977367d8dd6677c44e9de6e8127b7EO
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto,
prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion
ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua
internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune
kun sia antaŭparolo estos prezentita.
L. ZAMENHOF.
Varsovio, Julio 1905.
Akademio:
Faktoj
Verkoj
Decidoj
Oficialaj Informoj
Premioj
Konferencoj
Aktoj
Konsultejo
Fundamento
Akademia Vortaro
Dokumentoj
Ŝanĝi pasvorton
-->
Serĉilo
Novaĵoj
U
H
X
-->
Fundamento:
Enhavo
Klarigaj notoj
Antaŭparolo
Gramatiko
Ekzercaro
Universala Vortaro
Enhavtabeloparagraph/singardo · paragraph · referenced by: 1
eo · official · sha256:e924bb8857309aa563a7007fc373e2090c6ddb7af8eeb376cc0103d671a1c9c9EO
Mi montris en principo, kiamaniere la severa
netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la
unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole
riĉiĝadi, sed eĉ konstante
perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro
kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti
tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la
lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en
okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post
matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra
institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta
esperantistaro.Referencing norms: CentraInstitucioRajtasOficialigi
paragraph/tri-verkoj · paragraph · referenced by: 4
eo · official · sha256:8d2a2e680999693e15a2cdb8edd0c48a08e0c4a70771ce3a85dedf823bdccc4fEO
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam
de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel
fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la
« Universala Vortaro »; 3) la
« Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la
aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel
leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj
delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie)
eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi
leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ
ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi
tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan
fundamenton de Esperanto.Referencing norms: PartoDeFundamentoEstasFundamenta, assert-h981f5c61bffcbb26a19933ca29db0672c50eb5002861f279a9348616a377edbb, assert-hc20a91c020ea508268d280427ca812215fa8e744675d267c41bbfaf526b7bef5, assert-hd07d44e7fbbabcea3b09ca1b5e448c1ef452daeedf276b0b2a160bc2430334b8
The hash beside the text is the sha256 of its exact bytes. It is the check that the text shown matches the one pinned in the package: a divergence fails the oracle’s static analysis.